Ĉu vi jam pagis vian jarkotizon al UTE?

 

Jen do la okazo por plenumi tiun devon vian, ĉar estas la sola maniero por vivteni nian landan Asocion dum tiuj tre malfacilaj momentoj.

 

 

La pago de tiu ĉi kotizo certigas vian membrecon ĉe UTE

en la jaro 2017.

 

 

Bonvolu kontakti la kasiston ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah je 90062488.

Retadreso de UTE:

 

utetogo@hotmail.com

 

---------------------

 

Vous pouvez télécharger aussi le formulaire d’adhésion à l’UTE.

 

L'adhésion est peu coûteuse et elle nous est d'une grande aide pour soutenir et

développer la communauté Espérantiste au Togo.

 

 

Veuillez nous rejoindre - UTE a besoin de votre aide !

 

STATUTO DE    

 

U.T.E

 

Preamblo

 

Delonge la mondo sentas la mult-pezan malfeliĉon de lingvodiverseco. Lazaro Ludoviko ZAMENHOF ĝuste ĉe tiu paŝo, opiniante, ke la diverseco de lingvoj estas sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion, kreis, en 1887, la lingvon Esperanto, la internacian lingvon.

 

Kelk-tempon poste, la mondo rezolute engaĝiĝis en la lernado kaj la disvastigo de tiu lingvo, kio estas konkretigita per la fondiĝo de UEA en 1908.

 

Dezirante alporti sian kontribuon al tiu movado, kiu pluiras, tagon post tago tutmonde, Togolandaj Esperantistoj kreis la landan asocion UTE, Unuiĝo Togolanda por Esperanto.

 

A – ĜENERALAJ PRINCIPOJ

1 – Titolo kaj daŭro

La nomo de la asocio estas UNUIĜO TOGOLANDA POR ESPERANTO (U.T.E). UTE estas fondita la 21-an de marto 1987 por nelimigita tempodaŭro.

 

2 – Konsisto

Membroj de UTE povas esti

a) – Esperanto-kluboj

b) – Individuaj membroj

 

3 – CELOJ

La celoj de UTE estas:

a) – Disvastigi la uzadon de la internacia lingvo ESPERANTO ;

b) – Agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon ;

c) – Plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo ;

ĉ) – Kreskigi inter siaj membroj, fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

 

4 – Rimedoj

Por atingi siajn celojn, UTE laboras per kunordigo de la diversaj Esperanto-kluboj, studoj kaj esploroj, publikigo de libroj kaj aliaj eldonaĵoj, informa agado, servoj al la parolantoj de Esperanto, okazigo de kongresoj kaj konferencoj, kunlaboro kun similcelaj asocioj, kaj apliko de aliaj jure permesitaj rimedoj, kiuj proksimigas la celojn de UTE.

 

5 – Neŭtraleco

UTE estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en naciaj kaj internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UTE ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj. Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la UNIVERSALA DEKLARACIO DE HOMAJ RAJTOJ kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj, estas por la laboro de UTE, esencaj kondiĉoj.

 

6 – Lingvo

La oficiala lingvo de UTE estas la internacia lingvo ESPERANTO, tia, kia ĝi estas difinita per sia FUNDAMENTO, per la verkaro de sia iniciatinto ZAMENHOF  kaj per la ĝenerala lingvo-uzo kontrolita de la akademio de Esperanto.

 

7 – Sidejo

La sidejo de UTE estas en Lomeo, kaj nomata ESPERANTO-DOMO. La estraro rajtas funkciigi pliajn oficejojn laŭbezone.

 

8 – Administra jaro

La administra jaro estas la kalendara jaro.

 

9 – Daŭro de oficoj

Ĉiuj oficoj, kun escepto de tiuj de dungitoj, daŭras maksimume du jarojn. La kutima oficperiodo por la Estraro kaj la Komitato estas du jaroj. La ofic-havantoj estas reelekteblaj laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la statuto kaj la ĝenerala regularo. La organoj, kiuj laŭ la Statuto elektas la ofic-havantojn, rajtas esprimi al ili malkonfidon pli frue kaj elekti aliajn je ilia loko.

 

10 - Respondeco

Pri la agoj de siaj reprezentantoj kaj oficistoj UTE estas respondeca nur tiom, kiom tiuj agoj okazis en la limoj de la kompetenteco, kiun por ĉiu ofico difinas la statuto aŭ la Regularoj. UTE malakceptas ĉiun financan respondecon pri la funkciado de la servoj.

 

B - MEMBRECO

11 – Membro-kategorioj

UTE konsistas el :

a – Aligitaj membroj, kiuj estas membroj de la kluboj aliĝintaj al UTE ;

b – Individuaj membroj, individue enlistigitaj de UTE kaj pagintaj la kotizon difinitan de la komitato ;

c – Honoraj prezidantoj kaj honoraj membroj, nomitaj laŭ reguloj fiksitaj en la regularo de UTE.

 

12 – Akcepto de aligitaj kaj individuaj membroj

La akcepto de la aligitaj membroj okazas pere de la aliĝintaj kluboj. Aliajn kondiĉojn de aliĝo kaj membreco fiksas la ĝenerala regularo kaj aliaj regularoj.

 

C – ALIĜINTAJ KLUBOJ

13 – Kluboj

Por aliĝi al UTE, la kondiĉoj por kluboj, estas, ke ĝi plenumas la kondiĉojn priskribitajn en la ĝenerala regularo, ke ĝi estas klubo laŭorde organizita kaj vaste malfermita al la loĝantoj de sia regiono, sen ekskluzivoj pro politika aŭ religia sinteno aŭ pro raso, lingvo aŭ sekso, kaj ke ĝi skribe konfirmas sian pretecon respekti la statuton kaj regularojn de UTE, precipe ĝiaj celojn kaj ĝian neŭtralecon.

Klubo pagas, por ĉiu sia membro, jaran kotizon difinitan de la Komitato. Kondiĉo por daŭra aliĝinteco estas, ke la Komitato restas kontenta pri la plenumo de la jam difinitaj kondiĉoj kaj deklaro.

 

Ĉ KONTRAKTOJ POR KUNLABORO

14 – Esperanto-kluboj

Kun E-kluboj, kiuj ne plenumas la kondiĉoj priskribitajn en 5, aŭ, kiuj ne deziras formale aliĝi al UTE, la Estraro povas fari kontraktojn pri komuna agado, interŝanĝo de servoj, ktp. Por esti validaj, tiuj kontraktoj bezonas la aprobon de la Komitato, kiu rajtas starigi specifajn kondiĉojn per apartaj regularoj. La kontraktoj estu konformaj al la principoj esprimitaj en 5.

 

15 – Ne-Esperantaj Organizaĵoj

UTE povas fari kontraktojn, laŭ la kondiĉoj priskribitaj en 14, kun ne-Esperantaj organizaĵoj.

 

D – EKSIĜO KAJ EKSIGO

16 – Eksiĝo

Aliĝinta klubo aŭ individua membro, kiu dum la kuranta jaro, malgraŭ averto, ne pagis la koncernan kotizon, estas konsiderata kiel eksiĝinta.

 

17 – Eksigo

Aliĝinta klubo aŭ individua membro, kiu evidente kontraŭlaboras la celojn de UTE, morale kaj materie domaĝas ĝin, aŭ ne kontentige plenumas siajn devojn al ĝi, povas esti eksigita de UTE. Estas kompetenta la Estraro pri la eksigo de la individua membro, kaj la Komitato pri la eksigo de la aliĝintaj kluboj aŭ Komitatanoj de UTE, post esploro laŭ la kondiĉoj en la ĝenerala regularo. Individuaj membroj eksigitaj de la Estraro rajtas postuli decidon fare de la Komitato. Eksigita klubo aŭ individua membro, post dujara ne-membreco, rajtas peti permeson denove aliĝi.

Ĉiu membro de la Estraro de UTE, kiu, pro iu ajn kialo, ne povas plu partopreni la laborojn de la Estraro, devas esti anstataŭigita de alia Komitatano elektita de la Komitato.

 

E – KOMITATO

18 – Konsisto

La Komitato konsistas el :

a – Komitatanoj A, elektitaj de la aliĝintaj kluboj kaj de la Junulara sekcio ;

b – Komitatanoj B, elektitaj de la individuaj membroj ;

c – Komitatanoj C, elektitaj de la Komitatanoj A kaj B.

Komitatano, kiu mortis, aŭ kiu perdis sian komitatanecon, povas esti anstataŭigita. La nove elektita Komitatano okupas la lokon de sia antaŭulo por la resto de ties ofic-periodo.

 

19 – Komitatanoj A

Ĉiu aliĝinta klubo kun kvin ĝis dek membroj elektas unu (1) Komitatanon ; kun dek unu ĝis dudek, du Komitatanojn ; kun dudek unu ĝis tridek, tri Komitatanojn ; kun pli ol tridek membroj, kvar Komitatanojn.

Post eksiĝo aŭ eksigo de klubo, ĝiaj Komitatanoj perdas siajn mandatojn.

 

20 – Komitatanoj B

La individuaj membroj elektas el nacia listo pretigita laŭ la preskriboj de la ĝenerala Regularo, unu Komitatanon por ĉiu deko da individuaj membroj ĝis maksimume kvarono de la nombro de la Komitatanoj A.

 

21 – Komitatanoj C

Por certigi al UTE la kunlaboron de spertuloj, la Komitatanoj A kaj B povas kompletigi la Komitaton, elektante pliajn Komitatanojn per sekreta voĉdono, ĝis la kvarono de sia propra nombro.

 

22 – Kondiĉoj de Komitataneco

Komitatano devas esti membro de UTE jam dum la du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj resti membroj tra la tuta ofic-periodo.

Ĉiu kandidato por membreco en la Estraro aŭ Gvidantaro de la Komitato devas skribe deklari sin preta partopreni la kunsidojn kaj laborojn de la Estraro aŭ de la Komitato.

Ĉiuj Komitatanoj estas samrajtaj kaj reelekteblaj. Tamen, Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun Komitat-kunsido dum la lasta ofic-periodo ne estas elektebla.

Salajrajta ofic-isto de UTE ne rajtas esti Komitatano.

 

23 – Anstatauantoj de Komitatanoj

a – Komitatano A, kiu ne povas partopreni Komitat-kunsidon, devas skribe nomi anstataŭanton. Tiu nomigo bezonas la skriban aprobon, antaŭ la koncerna kunsido de la Komitato, kiu elektis la Komitatanon. La anstataŭanto havas la samajn rajtojn kiel ĉiu alia Komitatano.

b – Komitatano, kiu, pro iu ajn kialo, ne povas plu partopreni la laborojn de la Komitato, devas esti anstataŭigita de samklubano laŭ la decido de la klubo. Anstataŭanto devas esti membro de UTE jam dum la du jaroj antaŭ sia elektiĝo.

 

24 – Rolo

Al la Komitato apartenas ĉiuj kompetentecoj en UTE, kiuj ne estas rezervitaj, laŭ la leĝoj aŭ statuto al aliaj instancoj. La Komitato

 

a – elektas inter siaj membroj, la membrojn de sia Gvidantaro, kaj poste, tiujn de la Estraro de UTE. Ĉiu Komitatano, kiu elektiĝis Estrarano, devas esti anstataŭigita de samklubano (vd 23. b).

La Gvidantaro de la Komitato konsistas el :

- Unu Estro

- Unu Vicestro

- Du protokolantoj

 

b – rajtas nomi honorajn membrojn kaj honorajn prezidantojn ;

c – difinas la ĝeneralan agadon de UTE ;

ĉ – decidas pri aliĝo de kluboj kaj pri kontraktoj kun kunlaborantaj organizaĵoj (vd 14 k. 15)

d - decidas pri la regularoj ;

e – decidas pri la buĝeto kaj ekzamenas la financojn de UTE ;

f – decidas pri la agado de la Estraro ;

g – fiksas la kotizojn ;

ĝ – rajtas iniciati procesojn

h – kompetentas fari kontraktojn pri aĉeto, heredluo, vendo aŭ hipoteko de registritaj posedaĵoj.

 

F – ESTRARO

25 – Konsisto

La Estraro konsistas el :

- Unu prezidanto

- Unu vic-prezidanto

- Unu ĝenerala sekretario

- Unu vicsekretario

- Unu respondeculo pri financoj

 

26 – Rolo

La Estraro estas respondeca al la Komitato. Ĝi

a – respondecas, sub gvido de la Komitato, pri la ĝenerala evoluigo de UTE ;

b – prezentas al la Komitato proponon pri buĝeto kaj respondecas pri la financoj de UTE ;

c – prezentas al la Komitato jarraporton pri la agadoj ;

ĉ – informas la Komitatanojn, de tempo al tempo, pri la evoluo de la laboro ;

d – plenumas la decidojn de la Komitato ;

e – dungas kaj maldungas la respondeculojn de la ESPERANTO-DOMO aŭ gvidantojn de eventualaj aliaj oficejoj ;

f – nomas la redaktoron de la periodaĵo Alvoko (vd 45 - a) ;

g – okazigas la Togolandajn Esperanto-Kongresojn (TEK).

 

27 – Prezidanto

La prezidanto reprezentas la asocion UTE en juraj kaj maljuraj aferoj, subskribas la ĉefajn dokumentojn, kaj prezidas la Estraron kaj la Togolandan Esperanto-Kongreson. Prezidanto ne rajtas ofici dum pli ol du sinsekvaj oficperiodoj, kaj je la fino de la dua ofic-periodo devas retiriĝi el la prezidanteco por almenaŭ unu ofic-periodo.

 

28 – Vic-prezidanto

La vic-prezidanto, laŭbezone, ankaŭ anstataŭas la prezidanton, kaj plie, zorgas pri la edukado kaj kulturo, informado, eksteraj rilatoj, kaj pri la bona funkciado de la sekcioj de UTE.

 

29 – Ĝenerala Sekretario

La ĝenerala sekretario zorgas pri la arĥivo, la efektivigo de la decidoj de la Komitato kaj de la Estraro, kaj respondecas pri la kontaktoj kun la Komitato. La sekretario faras la tutan korespondadon, gvidas la protokolon pri ĉiu kunsido de la Estraro, okupas sin pri la movado de la membroj kaj sekcioj.

 

30 – Vic-sekretario

La vic-sekretario helpas la sekretarion, kaj krome, zorgas pri la organizado de UTE-aj aferoj, kaj pri la asociaj posedaĵoj.

 

31 – Respondeculo pri financoj

La respondeculo pri financoj zorgas pri la financoj kaj faras buĝet-proponon al la Estraro. Tiu Estrarano administras la kason, kaj, tiucele, tenas la kasdokumentojn. La respondeculo pri financoj elkasigas monon nur laŭ la decido de la Estraro.

 

G – LABORMANIERO

32 – Komitataj kaj Estraraj kunsidoj

La Estraro kunvenas okaze de TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso), kaj almenaŭ unufoje ĉiun duan monaton.

La Komitato kunvenas almenaŭ unufoje trimestre kaj ankaŭ dum TEK.

Por specialaj aferoj gravaj, la Estraro de UTE kaj la Gvidantaro de la Komitato povas kunsidi por interkonsiliĝo.

Kunvenojn de la Komitato gvidas la Estro, kiun, okaze de ne-ĉeesto, devas esti anstataŭigita de la vic-estro. Se iu(j) membro(j) de la gvidantaro de la Komitato ne povas ĉeesti, la kunveno elektas anstataŭanto(j)n.

La prezidinto kaj protokolintoj subskribas la protokolon.

 

33 – Voĉdonado

En voĉdonoj validas la plimulto de la voĉoj ; okaze de voĉegaleco, decidas la prezidanto por la Estraro, kaj la Estro por la Gvidantaro de la Komitato.

 

34 – Komisioj

Por esplori iujn problemojn, aŭ por la plenumo de difinitaj taskoj, la Komitato aŭ la Estraro povas elekti inter aŭ ekster UTE-membroj reprezentanton aŭ specialan komisionon kun kontrolpovoj, sed ne rajtas transdoni al tiu siajn decido-rajtojn.

 

35 – Kompenso

Por kovri la administrajn kaj vojaĝajn elspezojn de la Estraranoj, la Komitato asignas sumon en la buĝeto. La Komitato povas asigni al Komitatano kompenson por speciala tasko, kies plenumo postulas grandan tempoperdon.

 

36 – Regularoj

En la limoj de sia kompetenteco, la Komitato povas fari regularojn por fiksi ĉiujn aferojn, kiujn ĝi opinias fiksindaj. La regularoj devas enhavi nenion kontraŭan al la leĝo, al la statuto aŭ alia regularo de UTE.

 

Ĝ – JUNULARA SEKCIO

37 – Nomo kaj regularo

La junulara sekcio de UTE estas JUNULARA ORGANIZO DE TOGOLANDAJ ESPERANTISTOJ, mallonge JOTE. Ĝi estas integra parto de UTE. Ĝian agadon kaj internan organiziĝon difinas aparta regularo, kiu bezonas la aprobon de la Komitato de UTE.

 

38 – Reprezentiĝo

JOTE elektas unu Komitatanon A de UTE. La Komitato de UTE rajtas plialtigi la nombron de Komitatanoj A elektotaj de JOTE ĝis maksimume kvar Komitatanoj.

 

H – TOGOLANDA ESPERANTO-KONGRESO

39 – Celoj

La Togolanda Esperanto-Kongreso, ĉiujare organizata de UTE, estas tutlanda manifestacio de la parolantoj de Esperanto. Ĝi funkcias kiel la ĝenerala asembleo de la membroj de UTE, kaj celas fortigi ilian solidarecon, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn. La oficiala lingvo estas ESPERANTO.

 

40 – Organizado

La Estraro decidas pri la loko kaj la dato de la Togolanda Esperanto-Kongreso. Aparta kongresa Regularo fiksas la administrajn kaj financajn kondiĉojn.

 

Ĥ – OFICEJOJ

41 – Administrado

La administrado de UTE gvidas la Prezidanto.

 

42 – Esperanto-Domo

La Esperanto-domon gvidas Respondeculo nomita de la prezidanto de UTE interkonsiliĝe kun la Estraro, kiu fiksas ties laborkondiĉojn kaj honorarion.

 

43 – Aliaj oficejoj

La laborkondiĉoj kaj honorariojn de la respondeculoj kaj gvidantoj de aliaj oficejoj fiksas la prezidanto de UTE interkonsiliĝe kun la Estraro.

 

44 – Aliaj  oficistoj

La oficistoj de la Esperanto-Domo kaj eventualaj aliaj oficejoj estas dungataj kaj maldungataj de la respondeculo aŭ gvidanto de la koncerna oficejo, kiu fiksas iliajn laborkondiĉojn kaj honorariojn interkonsiliĝe kun la prezidanto de UTE, kiu raportas al la Estraro por aprobo.

 

I – PERIODAĴOJ KAJ BIBLIOTEKO

45 – Revuoj

a – la oficiala organo de UTE estas ALVOKO. Ĝi estas redaktata en la spirito de la fundamentaj principoj kaj celoj de UTE kaj laŭ la ĝeneralaj gvidlinioj, kiujn fiksas la Estraro kaj la Komitato.

b – Jarlibro : bulteno aperas ĉiujare, kie estas listita la membraro de UTE. Ghi povas enhavi reklamojn Esperantajn kaj/ au ne-Esperantaj.

 

46 – Biblioteko

La biblioteko de UTE havas la nomon HANS BAKKER.

La biblioteko “HANS BAKKER“ disponigas, laŭ propra regularo, al la membraro de UTE kaj aliaj esplorantoj, la ĉefajn verkojn en kaj pri la internacia lingvo.

 

J – FINANCOJ

47 – Administrado

La Estraro prizorgas ĉiujn financajn aferojn de UTE, kaj publikigas la jarajn kontojn kaj bilancon.

 

48 – Reviziado

Ĉiujare la librotenadon kaj la administran laboron ekzamenas minimume du Komitatanoj, kiuj raportas al la Estraro kaj al la Komitato. La koncernajn kontrolantojn nomas la Komitato.

 

Ĵ – ĜENERALA VOĈDONO

49 – Povo

Ĝenerala voĉdono povas nuligi ĉiujn elektojn kaj decidojn faritajn de iu ajn instanco de UTE. Krome ĝi povas decidi pri demandoj submetitaj de la Komitato.

 

50 – Okazigo

Ĝenerala  voĉdono okazas :

a – se la Komitato tion decidas

b – se la Estraro juĝas ĝin necesa

c – se la aliĝintaj kluboj kaj/aŭ individuaj membroj, kiuj kune havas minimume unu kvaronon de la voĉoj de UTE, ĝin postulas per subskribitaj leteroj al la Estraro.

 

51 – Voĉdonantoj

En ĝenerala voĉdono ĉiu individua membro havas unu voĉon. Ĉiu aliĝinta klubo havas nombron da voĉoj egalan al la nombro de siaj membroj. Por klubo aliĝinta post la jarkomenco, validas la nombro, por kiu ĝi pagis antaŭ la ĝenerala voĉdono.

 

52 – Proceduro

La prezidanto aranĝas la voĉdonadon plej malfrue 45 tagojn post decido pri ĝia okazigo (se temas pri ĝenerala voĉdono iniciatita de la Komitato aŭ Estraro) aŭ ricevo de sufiĉaj postuloj (se temas pri ĝenerala voĉdono iniciatita de la aliĝintaj kluboj kaj/aŭ individuaj membroj).

 

53 – Kontrolo de voĉdoniloj

La voĉdonilojn kontrolas tri membroj, kiuj apartenas nek al la Komitato, nek al la Estraro, sed elektitaj de la Komitato. Tiuj membroj skribe certigas la korektecon de la procedo. Komitatanoj rajtas ĉeesti la nombradon kaj kun la kontrolantoj subskribi ilian raporton.

 

54 – Decido

En ĝenerala voĉdono decidas la plimulto de la esprimitaj voĉoj, escepte kiam temas pri ŝanĝo de la statuto aŭ pri malfondo de UTE. Por ŝanĝi la statuton aŭ malfondi UTE estas bezonataj du trionoj de la esprimitaj voĉoj. Tiuj du trionoj devas reprezenti minimume duonon de la eblaj voĉoj en UTE.

 

K – ŜANĜO DE LA STATUTO KAJ MALFONDO DE UTE

55 – Ŝanĝo de statuto

Proponi statut-ŝanĝon povas nur decido de la Komitato en kunsido kunvokita kun sciigo, ke en ĝi estos proponita ŝanĝo de la statuto. Inter la tago de la kunvoko kaj la tago de la kunsido devas esti minimume tridek tagoj. Por decido pri statuto-ŝanĝo necesas minimume la duono de la esprimitaj voĉoj, en kunsido de la Komitato, en kiu ĉeestis minimume la duono de la Komitatanoj aŭ iliaj anstataŭantoj.

Se ne ĉeestis minimume la duono de la Komitatanoj aŭ iliaj anstataŭantoj, tiam estas kunvokata kaj okazas, en la daŭro de tri monatoj post tiu kunsido, dua kunsido, en kiu, senkonsidere pri la nombro de ĉeestantaj Komitatanoj aŭ anstataŭantoj, povas esti farataj jure validaj decidoj pri la propono prezentita en la antaŭa kunsido.

Decido de la Komitato pri statut-ŝanĝo validas nur, se ĝi estas konfirmita per ĝenerala voĉdono okazigita laŭ la preskriboj de 50 ĝis 53.

 

56 – Malfondo de UTE

Decido pri malfondo de UTE devas okazi laŭ la proceduro priskribita en 54. Proponon pri malfondo de UTE devas akompani propono pri la Esperanto-organizaĵo(j), al kiu(j) la restantaj havaĵoj de UTE estos donotaj.

En okazo de malfondo, la Komitato nomas komisionon de likvidantoj, kiu

a – likvidas la kurantajn aferojn de UTE ;

b – indikas la rimedojn por kovri eventualajn deficitojn ;

c – donas la eventuale restantajn havaĵojn al alia(j) Esperanto-organizaĵo(j), kiu(j)n indikas la decido pri malfondo.

 

Aprobita de la Dua Togolanda Esperanto-Kongreso (TEK) en TSEVIE la 24-an de septembro 1994.

 

-----------------------------------------------------------------------------

 

 

ĜENERALA REGULARO DE

 

UTE

 

 

A – INDIVIDUA MEMBRO

 

1 – Povas aliĝi al UTE ĉiu E-isto. Tiun aliĝon kondiĉas petletero kaj kotizo fiksata ĉiujare de la Komitato.

2 – Membro-kotizo

La membrokotizo estas fiksata ĉiujare de la Komitato. Aligita membro pagas duonon de tiu de individua membro.

 

B – SEKCIOJ

 

3 – Aliĝ-kondiĉo

Povas aliĝi al UTE ĉiu klubo kun almenaŭ 5 membroj. Tiun aliĝon kondiĉas la jenaj dokumentoj :

- statuto, regularo kaj petletero enhavanta la adreson de la klubo, indikon pri ejo kaj kalendaron de la kunvenoj, kaj pago de aliĝ-kotizo.

- listo de la membraro kun indiko de naskiĝ-datoj, kaj precizigo de la nomoj de la estraranoj.

La aliĝkotizo estas fiksata ĉiujare de la Komitato. La aliĝkotizo de la aligita membro estas la kvinono de tiu de individua membro.

 

4 – Devo

a – Ĉiu sekcio disponigu al UTE siajn programon kaj buĝeton pri la venonta agadjaro kaj raporto pri sia agado en la kuranta jaro. La programo/buĝeto atingu la sekretariejon de UTE plej malfrue la 20-an de oktobro de la finiĝanta jaro, kaj la raporto, plej malfrue la 15-an de decembro.

b – En januaro, ĉiu sekcio disponigu al UTE

- siajn statuton kaj regularon (se estas ŝanĝo en la malnova, aŭ se la klubo ne jam ion tian disponigis al UTE)

- membro-liston kun indiko pri naskiĝ-dato kaj adresoj de la klubanoj

- liston de la estraranoj kun iliaj subskriboj

- kalendaron de la klub-kunvenoj.

 

C – APOGANTO

Kiel apoganto povas esti akceptita ĉiu persono, kiu apogas la celojn de UTE. La apoganto pagas unufoje por ĉiam minimuman kotizon difinitan de la Komitato. La apoganto ricevas specialan ateston, sed ne havas iajn rajtojn en UTE. La kotizo por apoganta organizaĵo estas la ekvivalento de unu individua membro-kotizo. Informoj pri tiaj organizaĵoj aperas en la jarlibro.

 

Ĉ REPAGO POR POŜTMARKOJ

Ĉiujare UTE povas fiksi sian propran regulon por la repago de poŝtmarkoj. Krome, ĉiu sekcio kolektas la listojn de la membroj kaj sendas la tuton al UTE plej malfrue la 15-an de decembro de la finiĝanta jaro.

 

D – RILATOJ INTER UTE-SEKCIOJ KAJ EKSTERAJ ORGANIZAĴOJ

Ĉiu klubo aŭ individua membro povas ricevi Esperantaĵojn de UEA, SAT-Amikaro, UFE ktp. Tiuokaze, la klubo aŭ individua membro adresas la petleteron al UTE, kiu peras la kontakton.

Ĉiu sekcio devas informi la asocion UTE pri ĉiu eventuala ĝemelado.

 

Aprobita de la Dua TogolandaEsperanto-Kongreso (TEK) en TSEVIE la 24-an de septembro 1994.

 

 

Statuto de UTE en la franca lingvo
STATUTS DE L'UTE - français.pdf
Document Adobe Acrobat 286.4 KB